XV BIBLIA SEMAJNO
"Jesuo kaj la religio. La originaleco de Kristo" Montefano 28ª de julio - 2ª de aŭgusto 2008 Zorge de Maurizio Valleri
Se per la vorto “religio” oni aludas pri ĉiuj sintenoj, ritaĵoj kaj kulturaĵoj pere de kiuj la homo esprimas sian rilaton al Dio, la mesaĝo de Jesuo certe ne povas esti entenata en tiu kategorio. Efektive kun Kristo tute ŝanĝa la manieron rilati al Dio fare de la homaro, ĉar dum la religio prezentas al ni malproksiman Dion, kiu ŝajnas voli la homon je Lia servo, male la Filo konigas al ni Patron kiu fariĝas proksimulo al la homo kaj volas ke li estu libera. Kun la alveno de Kristo la religio finas ĝian pedegogian taskon (Gal. 3,24 Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo) por esti anstataŭigita de la fido (Gal. 3,25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.) kiu reprezentas la respondon de la homo al la amo de Dio. Bedaŭrinde, kiam la Kristanismo estas trudita, la propono de la Sinjoro estas aliigita kaj revigligas tiuj kutimoj kaj tiuj pensmanieroj kutimaj en la religio.
La virto kiu asocias la homon al meritoj estas ekzaltita, dum, kontraŭe, Jesuo nur prizorgas la homarajn bezonojn. Oni klopodas distancigi la humanecon de la diecon utiligante la distingon inter sanktaĵoj kaj malsanktaĵoj, dum Dio, kontraŭe, fariĝis tute homa pere de la enkarniĝo (La D VII, 4.... Li lin sendis kiel Dion kaj kiel homon por la homoj; Li lin sendis kiel savanton, por ĉiujn persvadi ne por perforti) Oni petas oferojn kaj oferbuĉadojn cele al akiro de diaj helpoj, dum Li nur postulas ke ni estu kompatemaj en la mondo (Hoŝea 6,6 Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon). Pentofaro kaj humiligo estas indikitaj kiel aferoj necesaj por reproksimigi la homojn al Dio pli ol aferoj por prizorgi ŝanĝojn en sia propra vivmaniero (Kol. 3,5 Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto) Dikulto kaj liturgio aperas kiel manieroj kaj eventoj per si mem starantaj en la tago de pia religiulo, dum la tuta homa vivo devus esti por la homo kiel kulto dediĉita al akcepto de la Dia amo, por poste ĝin disdoni al aliuloj pere de la dispecigo de la pano. Dum la religio petas obeadon, tio estas akceptadon sendiskute de tio kio estas devigata de la aŭtoritatuloj, la mesaĝo de Jesuo estas pli iu propono de simileco al Dio. En la kristana komunumo, tial, ne ekzistas hierarkioj, sed, eventuale, ekzistas servado kaj ne necesas perantoj ĉar ĉiuj povas sin turni al la Patro kiel filoj.
Kiam oni estas alkutimiĝinta je la leĝo estas malfacile ke oni komprenu la mesaĝon de Jesuo kaj eĉ pli ke oni imagu Lin kiel Dio kiu sin montras pere de la Filo (Joh. 1,18 Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.) Sankta Mateo, pro tio, starigas sian Evangelion laŭ la jam kutima skemo de la Malnova Testamento. Dum en la Readmono estas prezentitaj la ordonoj (Read. 5, 11-22... Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ....) kaj la izraela kredo (Read. 6.24 Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn,....) Sankta Mateo nin lasas la beatanoncojn (Mt. 5, 3-11 “Feliĉaj estas la...) kaj la Patro nia (Mt 6. 9-13 Vi do preĝu jene: Patro nia....) La konstruo similas, sed la malsameco estas substanca: unuflanke oni trudas devigojn kaj leĝojn, aliflanke oni faras proponojn kaj ofertojn. Dum la dek ordonoj apartenas al infanaĝo de la homaro, la beatanoncoj konsistigas ĝian maturaĝon. Ne bezonas regularo, leĝoj aŭ kredodoktrinoj, sed, pli ĝuste, bezonas la akceptado de la jesua mesaĝo, per antaŭdispono al la amo de la aliuloj. Dum por la religiuloj la bono kaj la malbono rolas kiel mezuro de la respekto pri la leĝo, por Jesuo, kontraŭe, ĉio orientiĝas al bono por la homo. Male al kion atendis Izraelo, por kiu la realigo de la regno ligiĝis al superregado (Jesaja 61, 5 Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj. ) Jesuo venas por plenumi tiun promeson (Mt. 5, 17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.) laŭ tute malsimila maniero, per la servo al aliuloj.
Evoluinta homaro superas la tradicion (Mt.5, 21Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj:...) danke al la vorto de Jesuo ( Mt.5, 22 Sed mi diras al vi:...) kaj Lin imitinte en la servado al aliuloj (Joh 13, 5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj...). Ĉar ne facilas al la homo sin vidi kiel serviston (Joh. 13,8 Vi ja neniam lavos miajn piedojn!”, tie troviĝas la klopodo transformi la agon de Kristo en nura liturgia agado (Joh. 13, 9 “Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon”!) klopodante redukti ĝian gravecon. Sed la Fido je la Sinjoro postulas ke oni Lin sekvu (Joh. 13,15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.), en la sola “nova ordono” kiun Li transdonis al ni: ami laŭ la maniero de Li al ni indikita (Joh. 13, 34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.) ; nur tiu estos la distingilo de la kristano (Joh. 13, 35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia).
La Sinjoro ne postulas ke ni foroferu nian vivon por Li (Joh. 13,37 Petro diris al li:”.... Mi demetos por vi mian vivon!, prefere estas Li kiu foroferas sian vivon al homoj vokitaj ĝin akcepti (Joh. 13,20... Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min) Tiu ĉi alvoko estas direktita al ĉiuj sen iu ajn barilo kaj trans la tento, eĉ flanke de la kristana komunumo mem, reteni ĝin kiel propraĵo (Mk 2, 4 ... Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton,....) Fakte, la tuta homaro senpaciencas ricevi la mesaĝon de Jesuo (Mk.2,3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj) por refariĝi libera kaj ŝanĝi sian vivon mem (Mk. 2,5 Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: “Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.”); al tiu vivŝanĝo kontraŭas la religiaj institucioj kiuj volas pluteni la rolon de perantoj inter la homo kaj Dio, eternigante, fakte la kontroladon de la homoj (Mk. 2, 7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?).
La renkonto kun Jesuo estas liberigo de la kondicaro (peko) kaj de la malnovaj skemoj (Mk. 2, 11 .. ”Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.). Neniu estas ekskludita el la amo kiun Dio elmontras pere de Sia Filo; tiu oferto (Mk.2, 14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan ĉe la impostejo, kaj li diris al li: “Sekvu min”. ) estas, anstataŭe, direktita precipe al tiuj kiuj estas taksataj kiel la lastaj en la homa societo (Mk. 2, 15... kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.) kaj se ĝin oni akceptas ( Mk.2,14 Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.) ĝi estas fonto de vivo.
La malhelpo al tiu pleneco estas do, ankoraŭfoje, la religia institucio per siaj regulaj subtilaĵoj pri pureco (Mk. 2,16 “Kial Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? kaj eksteraĵoj ( Mk. 2,18 : “Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas?”. Pro tio Jesuo rediras sian urĝan alvokon eliri el la tradiciaj skemoj, kiuj, estante tiaj, ne kapablas enteni la anoncon de Kristo (Mk.2, 21 “Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn”).
La religio kaj ĝiaj reprezentantoj, fakte, pli atentas la sajnon (Mk.7, 6 Tiu popolo min honoras per siaj lipoj, sed sia koro estas for de mi.) kaj la tradicion Mk.7, 5 “Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj,....”) pli ol Dion Mk. 7, 8 “Forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.”) Al Jesuo, do, nenion restas ol sin turni rekte al la homaro (Mk.7,14... “Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:), klarigante ke kio povas malproksimigi la homon de Dio ne estas io venanta de ekstere, sed, pli ĝuste tio venas de lia eno mem (Mk.7, 15 Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon”.). Dum por la religio la peko rilatas al diecon, por Jesuo la homa eraro ne povas esti ofendo al Dio, sed, pli ĝuste ĝi povas esti interrompo de lia kresko, kiu manifestiĝas per domaĝo al si mem kaj al aliuloj (Mk.7, 21-22 ... Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastajxoj, ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco”).
La propono de Jesuo ŝanĝas la rilaton al Dio kaj al la aliaj, tial, sekve, ankaŭ la familiaj rilatoj devos ŝangi. En patriarkeca komunumo la klano garantias la protektadon al ĉiu sia ano, kondiĉe ke li respektu la tradicion kaj la valorojn kiujn ĝi garantias. La malobservo de tiuj normoj pri honoro kaj pureco, al kiuj Jesuo kontraŭmetas senpagecon kaj solidarecon estas,do, kaŭzo je suspektemo fare de la aŭtoritatuloj (Mk.3, 2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi.) kaj je maltrankvilo fare de kiuj estas pli proksimaj al Li (Mk.3, 31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin.) La respondo al tiu sinteno malstabligos iom post iom ĉiun dependrilaton eĉ se ĝi originas el familio mem (Mk. 3, 33 Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?) por agnoski kiel fundamentan nur la solidarecon Mk.3, 34 Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! ) kiu baziĝas sur la akcepto de la propono de la Patro mem (Mk.3,35 “Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino.).
Tiu centra solidareca rilato devas atentigi nin rilate tiujn kiuj el elstaraj posicioj(Mt.23, 2 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo.), klopodas trudi al ĉiuj sian volon (Mt.23, 4 Ili ligas pezajn ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de homoj, ...) por fari kion al ili interesas ( Mt 23, 5 Sed cxiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ...). Tial neniu devas elstari kiel edukanto ( Mt.23, 10 Kaj ne estu nomataj edukantoj; (ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.) aŭ kiel patro (Mt. 23, 9 Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.) kaj la nura identeco atribuenda al la kristano estu, ankoraŭfoje la solidareco (Mt. 23,8 Sed vi ne estu nomataj Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj.) manifestita pere de la servo al aliuloj (Mt.23, 11 Sed la pli granda el vi estos via servanto).
Pri la karakterizaĵoj de la kristano en la socia medio parolas al ni la teksto famekonata kiel “Letero al Diogneto”(LaD - II jarcento P.K), kiu entenas respondojn al demandoj kiujn la pagana medio starigis ekde la naskiĝo de la Kristanismo. En historia situacio kiu jam montras la unuajn persekutojn kontraŭ la komunumo mem, la (nekonata) verkisto montras la novaĵon de Kristo rilate la paganismon al kiu li kontestas eksteran kulton kiu direktiĝas al idoloj manfaritaj de la homo mem (LaD II, 3 Ĉu tiuj (idoloj) ne (estas) el difektebla materio?....), kaj al judaismo, kiu, kontraŭe, antaŭmetas la absurdaĵon de religio kiu ofertas al Dio kion Li mem donacis al la homo (LaD III, 4 “Kiu kreis la ĉielon kaj la teron kaj ĉion kion ili entenas” kaj kiu donacas al ni ĉiuj kion ni bezonas ne bezonas mem tiujn ĉi bonaĵojn. Li mem ilin provizas al ĉiuj kiuj opinias ilin oferdoni al Li). Enestas do, en la evidanteco de la faktoj la veron de la mesaĝo de Jesuo (LaD VIII, 7 Dio sinjoro kaj kreinto de la universo kiu faris ĉiujn aĵojn kaj ilin ordigis, ne nur Li sin montris kiel amiko de la homaro, sed eĉ Li estis malavara) La kristanoj ne bezonas eksterajn signojn por esti konataj (LaD IV, 4 Ĉu ne mokindas fieri pri korpa difekto, kiel se oni estu aparte amata de Dio?) sed, prefere ili vivas je eksterordinara maniero (sankta) la ĉiutagaĵon (profanan) (LaD V, 4 konformiĝante al la lokaj kutimoj pri vestaĵoj, manĝaĵoj kaj en la aliaj aferoj ili atestas mirindan socian vivmanieron kiu estas sendube paradoksa.) Pro tiu ilia sinteno (LaD V, 11 Ili amas ĉiujn kaj de ĉiuj ili estas persekutitaj.) la kristanoj fariĝas videblaj (LaD VI, 3 la kristanojn oni vidas en la mondo, sed ilia religio estas nevidebla.) kaj pro tiu amo al la aliulo ili fariĝas similaj al Dio (LaD X, 6; kiu donante kion li ricevis de Dio estas kiel Dio por tiuj al kiuj li bonfaris,...); ĝuste kiel, pri la eklezio, skribis antaŭ sia forpaso la pastro M.J. Metzger (1887-1944) (“La esenco ne estas ĝia videbleco sed, prefere la aparteno (nevidebla) al ĝi pere de la Fido kaj de la karitato” el la itala verko – La mia vita per la Pace. Lettere dalle prigioni naziste con mani legate – Ed. San Paolo 2008).
Pro tio la kristano ne nepre deziras praktiki la ŝajnon (Mk. 2,18 Kaj oni venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne fastas? ) sed prefere li engaĝiĝas por siaj kunuloj (Jes. 58, 6 Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon?).
Ĉar la rilato kun Jesuo estas tiu de la invititoj al nupto Mk.2,19 Jesuo diris al ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo estas kun ili?) la malnovaj ritaĵoj ne povas aparteni al Lia mesaĝo kaj, do, necesas eviti la tenton ligi la novaĵon al la tradicio (Mk. 2, 21Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas.), ĉiam rememorante ke Kristo venis alporti la liberigon de la leĝo (Mk.2, 28 Tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.).
La religia institucio perdis ĉiujn okazojn alporti bonajn fruktojn al la homaro (Mk.11,13.... li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj.), nun, do, estas tempo eliri el ĝia influsfero (Mk.11,14 Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi.), ĉar ĝi nur kondukis la homojn tute subigi al ritaĵoj (Mk. 11, 15 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo ...) kiuj nenion komunan havas kun la rilato al la Patro (Mk. 11,17 “Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj!”). Estas nun nia tasko kiel Liaj filoj fari saĝajn elektojn pri sendependeco kaj amo kiuj kapablu ŝanĝi la aferojn de tiu ĉi nia mondo (Mk. 11,23 Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos.).



