Ricardo, Alberto kaj Paŭlo 

       

ALBERTO MAGGI, apartenanta al Ordeno de la Servistoj de Maria, li naskiĝis en 1945 en Ancona (Italio). Li estas Direktoro de la Centro pri Bibliaj Studoj “G. Vannucci”. Li prizorgas la disvastigon, je popola nivelo, de la scienca esploro en la biblia fako pere de verkoj, elsendoj, kaj prelegoj en Italio kaj eksterlande. Li studis ĉe la  Papaj Teologiaj Fakultatoj “Marianum” kaj “Gregoria” (Romo) kaj ĉe “L’École Biblique et Archéologique française” (La Biblia kaj Arkeologia franca Lernejo) en Jerusalemo.  Li kunlaboras en la revuo “Rocca”(”Fortikaĵo) kaj prizorgis por Radio Vatikano la elsendon “ La Buona Notizia è per tutti!” (“La Bona Novaĵo estas por ĉiuj!”). Nun li estas tradukanta kaj komentanta la ĉapitrojn 18an kaj 19an de la Evangelio laŭ Johano kaj kune kun Ricardo Pérez li estas tradukanta la Evangelion laŭ Mateo.

 

 

 

 

RICARDO PÉREZ MÁRQUEZ, naskiĝis en Granada (Hispanio) en 1958. Doktoriĝinta pri Literaturo kaj Filozofio (Fako pri Arto Historio) ĉe la Universitato de Granada, je la aĝo de 23 jaroj li eniris la Ordenon de la Servistoj de Maria en Italio. Li studis ĉe la  Papa Teologiaj Fakultatoj  “Marianum” kaj “Gregoria” (Romo) atingante la licencio pri Biblia Teologio. En septembro 1995ª, kune kun frato Albelto Maggi li fondis la Centron pri Bibliaj Studoj kie li kunlaboras en la studado kaj disvastigado de la evangelia mesaĝo kun aparta atento al la “Apokalipso” pri kiu li prizorgas baldaŭ publikigotan komentarion. Li instruas ĉe la Papa Fakultato “Marianum” (Romo) kie li havas kurson pri “Jesuo kaj la judaj institucioj”.

 

PAŬLO ZANNINI, el la Ordeno de la Servoj de Maria, naskiĝis en 1956 en Ancona (Italio). Li eniris kiel membro en la Centro pri Bibliaj Studoj “G. Vannucci” ekde la jaro 1998a, pliriĉiĝante la Centron mem per nova fako, tiu pri la kontribuo de la Ekleziaj Patroj al la komprenado de la mesaĝo de Jesuo. Li studis ĉe la  Teologiaj Fakultatoj “Marianum”, ”Gregoria” kaj ĉe “la Papa Orienta Instituto” (Romo) atingante la licencio kaj la doktoriĝo pri “Ekleziaj Orientaj Sciencoj”. Li estas asociita Profesoro pri “Orienta Patrologio kaj Liturgio” ĉe la “Papa Teologia Fakultato “Marianum” (Romo) de 1997, post kiam li instruis dum jaroj (1999-2005) ankaŭ ĉe la Papa Laterana Universitato (Romo), ekde 2005 li instruas ankaŭ ĉe “ la Papa Orienta Instituto” (Romo). Kromnomita de Alberto “frato komputilo” li estas ankaŭ la prizorganto de tiu ĉi retpaĝo.