Montefano la 18an de Septembro 2008a

 

Cirkulletero

Al geamikoj kaj membroj de nia Centro pri Bibliaj Studoj

Ni sendas al vi la aktivadan kalendaron de nia Centro ĝis la monato septembro 2009ª (en nia retpaĝo vi povos trovi la liston, ĉiam ĝisdatigitan de la renkontiĝoj kun detaloj pri ili).

En la monato oktobro rekomenciĝos la monataj renkontiĝoj pri la Evangelio laŭ Sankta Johano, tiuj rendevuoj ĝuas ĉiam pli kreskantan ĉeeston de homoj. Ĝuste por faciligi pli bonan enmeton en nian grupon de kiuj lastatempe aldoniĝis al ĝi, la tritaga biblia renkontiĝo de la 24ª  ĝis la 26ª de oktobro estos adresita al la “novuloj”, kaj temos pri: Enkonduko al legado de la Evangelioj, kun indikoj pri literaturaj metodoj uzitaj de la evangeliistoj por ekspliki la mesaĝon de Jesuo, pri ilia dirmanieroj kaj ilia teologio.

La aktiveco de nia Centro estas celo de zorga intereso flanke de multaj membroj de la eklezia medio, de laikaj grupoj ĝis la monaĥoj, de misiistaj movadoj ĝis la klostraj monaĥinoj, tio estas signo de kreskanta deziro ekkoni kaj pli bone kompreni la bonan novaĵon de Jesuo. En epoko kiam ŝajnas venki, kaj en la eklezio kaj en nia nacio, la nostalgiaj puŝoj al la pasinteco, la kredantoj, fakte, sentas pli ol iam antaŭe la bezonon konstrui sian fidon surbaze de la firmeco je la Vorto de Dio, tiu vorto pri “eterna vivo” (Joh, 6,68), kiu ne estas submetita al la ŝanĝigemaj alternadoj de la homaj doktrinoj (vd. Ef. 4, 14).

Tiu estas la engaĝiĝo kiun pere de la kunlaboro de la membroj kaj de la geamikoj de nia Centro, ni strebas antaŭenigi por atualigi pli ol iam la instruojn de la Dua Vatikana Koncilio: “La sankta Koncilio kuraĝigas la gefilojn de la Eklezio kiuj sin dediĉas al bibliaj studoj por ke ili daŭrigu  la plenumon de la laboro feliĉe iniciatita, pere de ĉiam renovigitaj fortoj per ĉiu sindediĉo laŭ la sento de la eklezio mem” (Dei Verbum, VI,23).

Atendante povi gastigi vin en nia Centro ĉiam pli komfortigita kaj funkcia, (ĉijare oni tie instalis sunpanelojn kaj renovigis multajn ĉambrojn), ni salutas Vin.

 

                                  Frato Alberto, Frato Rikardo, Frato Paŭlo.