XV BIBLIA SEMAJNO
“Jesuo kaj la religio. La originaleco de Kristo”
Montefano 28ª de julio - 2ª de aŭgusto 2008
Zorge
de
Maurizio
Valleri
Se
per la vorto “religio” oni aludas pri ĉiuj sintenoj, ritaĵoj kaj
kulturaĵoj pere de kiuj la homo esprimas sian rilaton al Dio, la mesaĝo
de Jesuo certe ne povas esti entenata en tiu kategorio. Efektive kun Kristo
tute ŝanĝas la manieron rilati al Dio fare de la homaro, ĉar
dum la religio prezentas al ni malproksiman Dion, kiu ŝajnas voli la
homon je Lia servo, male la Filo konigas al ni Patron kiu fariĝas
proksimulo al la homo kaj volas ke li estu libera. Kun la alveno de Kristo la
religio finas ĝian pedegogian taskon (Gal. 3,24 Tial la leĝo fariĝis nia
pedagogo, kondukanta al Kristo) por esti anstataŭigita de la fido (Gal.
3,25 Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.) kiu
reprezentas la respondon de la homo al la amo de Dio. Bedaŭrinde, kiam la
Kristanismo estas trudita, la
propono de la Sinjoro estas aliigita kaj revigligas tiuj kutimoj kaj tiuj
pensmanieroj kutimaj en la religio.
La
virto kiu asocias la homon al meritoj estas ekzaltita, dum, kontraŭe,
Jesuo nur prizorgas la homarajn bezonojn. Oni klopodas distancigi la humanecon
de la diecon utiligante la distingon inter sanktaĵoj kaj malsanktaĵoj,
dum Dio, kontraŭe, fariĝis tute homa pere de la enkarniĝo (La D
VII, 4.... Li lin sendis kiel Dion kaj kiel homon por la homoj; Li lin sendis
kiel savanton, por ĉiujn persvadi ne por perforti) Oni petas oferojn kaj
oferbuĉadojn cele al akiro
de diaj helpoj, dum Li nur postulas ke ni estu kompatemaj en la mondo (Hoŝea
6,6 Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon). Pentofaro kaj humiligo
estas indikitaj kiel aferoj necesaj por reproksimigi la homojn al Dio pli ol
aferoj por prizorgi ŝanĝojn en sia propra vivmaniero (Kol. 3,5
Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon,
malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto)
Dikulto kaj liturgio aperas kiel manieroj kaj eventoj per si mem starantaj en
la tago de pia religiulo, dum la tuta homa
vivo devus esti por la homo kiel kulto dediĉita al akcepto de la Dia amo,
por poste ĝin disdoni al aliuloj pere de la dispecigo de la pano. Dum la
religio petas obeadon, tio estas akceptadon sendiskute de tio kio estas
devigata de la aŭtoritatuloj, la mesaĝo de Jesuo estas pli
iu propono de simileco al Dio. En la kristana komunumo, tial, ne
ekzistas hierarkioj, sed, eventuale, ekzistas servado kaj ne necesas perantoj
ĉar ĉiuj povas sin turni al la Patro kiel filoj.
Kiam
oni estas alkutimiĝinta je la leĝo estas malfacile ke oni komprenu
la mesaĝon de Jesuo kaj eĉ pli ke oni
imagu Lin kiel Dio kiu sin montras pere de la Filo (Joh. 1,18 Neniu iam
vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin
deklaris.) Sankta Mateo, pro tio, starigas sian Evangelion laŭ la jam
kutima skemo de la Malnova Testamento. Dum en la Readmono estas prezentitaj la ordonoj (Read. 5, 11-22... Aŭskultu, ho Izrael, la leĝojn
kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ....) kaj
la izraela kredo (Read. 6.24 Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi
ĉiujn ĉi tiujn leĝojn,....) Sankta Mateo nin lasas la
beatanoncojn (Mt. 5, 3-11 “Feliĉaj estas la...) kaj la Patro nia (Mt 6.
9-13 Vi do preĝu jene: Patro nia....) La konstruo
similas, sed la malsameco estas substanca: unuflanke oni trudas
devigojn kaj leĝojn, aliflanke oni faras proponojn kaj ofertojn. Dum la
dek ordonoj apartenas al infanaĝo de la homaro, la beatanoncoj
konsistigas ĝian maturaĝon. Ne bezonas regularo, leĝoj aŭ
kredodoktrinoj, sed, pli ĝuste, bezonas la akceptado de la jesua mesaĝo,
per antaŭdispono al la amo de la aliuloj. Dum por la religiuloj la bono
kaj la malbono rolas kiel mezuro de la respekto pri la leĝo, por Jesuo,
kontraŭe, ĉio orientiĝas al bono por la homo. Male al kion
atendis Izraelo, por kiu la realigo de la regno ligiĝis al superregado (Jesaja
61, 5 Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj
aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj. ) Jesuo venas por plenumi
tiun promeson (Mt. 5, 17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ
la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.) laŭ tute
malsimila maniero, per la servo al aliuloj.
Evoluinta
homaro superas la tradicion (Mt.5, 21Vi aŭdis, ke estas dirite al la
antikvuloj:...) danke al la vorto
de Jesuo ( Mt.5, 22 Sed mi diras al vi:...) kaj Lin imitinte en la servado al
aliuloj (Joh 13, 5 Poste li verŝis
akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj...).
Ĉar ne facilas al la homo sin vidi kiel serviston (Joh. 13,8 Vi ja neniam
lavos miajn piedojn!”, tie troviĝas la klopodo transformi la agon de
Kristo en nura liturgia agado (Joh. 13, 9
“Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaux la manojn kaj la kapon”!)
klopodante redukti ĝian gravecon. Sed la Fido je la Sinjoro postulas ke
oni Lin sekvu (Joh. 13,15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ
faru tion, kion mi faris al vi.), en la sola “nova ordono” kiun Li
transdonis al ni: ami laŭ la maniero de Li al ni indikita (Joh. 13, 34
Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi
ankaŭ amu unu alian.) ; nur tiu estos la distingilo de la kristano (Joh.
13, 35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi
havos amon unu al alia).
La
Sinjoro ne postulas ke ni foroferu nian vivon por Li (Joh. 13,37
Petro diris al li:”.... Mi demetos por vi mian vivon!, prefere estas
Li kiu foroferas sian vivon al homoj vokitaj ĝin akcepti (Joh. 13,20...
Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min) Tiu ĉi alvoko
estas direktita al ĉiuj sen iu ajn barilo kaj trans la tento, eĉ
flanke de la kristana komunumo mem, reteni ĝin kiel propraĵo (Mk 2,
4 ... Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la
tegmenton,....) Fakte, la tuta homaro senpaciencas ricevi la mesaĝon de
Jesuo (Mk.2,3 Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar
homoj) por refariĝi libera kaj ŝanĝi sian vivon mem (Mk. 2,5
Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo: “Filo, viaj pekoj
estas pardonitaj.”); al tiu vivŝanĝo kontraŭas la religiaj
institucioj kiuj volas pluteni la rolon de perantoj inter la homo kaj Dio,
eternigante, fakte la kontroladon de la homoj (Mk. 2, 7 Kial tiu tiel parolas?
li blasfemas: kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?).
La
renkonto kun Jesuo estas liberigo de la kondicaro (peko) kaj de la malnovaj
skemoj (Mk. 2, 11 ...”Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.).
Neniu estas ekskludita el la amo kiun Dio elmontras pere de Sia Filo; tiu
oferto (Mk.2, 14 Kaj preterpasante, li vidis Levin, filon de Alfeo, sidantan
ĉe la impostejo, kaj li diris al li: “Sekvu min”. ) estas, anstataŭe,
direktita precipe al tiuj kiuj estas taksataj kiel la lastaj en la homa
societo (Mk. 2, 15... kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo
kaj liaj disĉiploj; ĉar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.) kaj
se ĝin oni akceptas ( Mk.2,14 Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin.)
ĝi estas fonto de vivo.
La
malhelpo al tiu pleneco estas do, ankoraŭfoje, la religia institucio per
siaj regulaj subtilaĵoj pri pureco (Mk. 2,16
“Kial Li manĝas kaj trinkas kun impostistoj kaj pekuloj? kaj
eksteraĵoj ( Mk. 2,18
: “Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la Fariseoj, sed viaj ne
fastas?”. Pro tio Jesuo rediras sian urĝan alvokon eliri el la
tradiciaj skemoj, kiuj, estante tiaj, ne kapablas enteni la anoncon de Kristo
(Mk.2, 21 “Kaj neniu enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie
la vino krevigos la felsakojn, kaj la vino elfluos kaj la felsakoj detruiĝos;
sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn”).
La
religio kaj ĝiaj reprezentantoj, fakte, pli atentas la sajnon (Mk.7, 6
Tiu popolo min honoras per siaj lipoj, sed sia koro estas for de mi.) kaj la
tradicion Mk.7, 5 “Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de
la antaŭuloj,....”) pli ol Dion Mk. 7, 8
“Forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.”) Al
Jesuo, do, nenion restas ol sin turni rekte al la homaro (Mk.7,14... “Ĉiuj
min aŭskultu kaj komprenu:), klarigante ke kio povas malproksimigi la
homon de Dio ne estas io venanta de ekstere, sed, pli ĝuste tio venas de
lia eno mem (Mk.7, 15 Ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas
lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon”.). Dum por la
religio la peko rilatas al diecon, por Jesuo la homa eraro ne povas esti
ofendo al Dio, sed, pli ĝuste ĝi povas esti interrompo de lia kresko,
kiu manifestiĝas per domaĝo al si mem kaj al aliuloj (Mk.7, 21-22
... Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastajxoj,
ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj,
malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco”).
La
propono de Jesuo ŝanĝas la rilaton al Dio kaj al la aliaj, tial,
sekve, ankaŭ la familiaj rilatoj devos ŝangi. En patriarkeca
komunumo la klano garantias la protektadon al ĉiu sia ano, kondiĉe
ke li respektu la tradicion kaj la valorojn kiujn ĝi garantias. La
malobservo de tiuj normoj pri honoro kaj pureco, al kiuj Jesuo kontraŭmetas
senpagecon kaj solidarecon estas,do, kaŭzo je suspektemo fare de la aŭtoritatuloj
(Mk.3, 2 Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili
povu lin akuzi.) kaj je maltrankvilo fare de kiuj estas pli proksimaj al Li (Mk.3,
31 Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili
sendis al li, vokante lin.) La respondo al tiu sinteno malstabligos iom post
iom ĉiun dependrilaton eĉ se ĝi originas el familio mem (Mk. 3,
33 Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj?)
por agnoski kiel fundamentan nur la solidarecon Mk.3, 34 Kaj ĉirkaŭrigardante
tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj
miaj fratoj! ) kiu baziĝas sur la akcepto de la propono de la Patro mem (Mk.3,35
“Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino
kaj mia patrino.).
Tiu
centra solidareca rilato devas atentigi nin rilate tiujn kiuj el elstaraj
posicioj(Mt.23, 2 La skribistoj kaj la Fariseoj sidas sur la seĝo de
Moseo.), klopodas trudi al ĉiuj sian volon (Mt.23, 4 Ili ligas pezajn
ŝarĝojn malfacile porteblajn, kaj metas ilin sur la ŝultrojn de
homoj, ...) por fari kion al ili interesas ( Mt 23, 5
Sed cxiujn siajn agojn ili faras, por esti rigardataj de homoj; ...).
Tial neniu devas elstari kiel edukanto ( Mt.23, 10 Kaj ne estu nomataj
edukantoj; (ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto.) aŭ kiel patro
(Mt. 23, 9 Kaj nomu neniun sur la tero via patro; ĉar Unu, kiu estas en
la ĉielo, estas via Patro.) kaj la nura identeco atribuenda al la
kristano estu, ankoraŭfoje la solidareco (Mt. 23,8 Sed vi ne estu nomataj
Rabeno; ĉar unu estas via instruanto, kaj vi ĉiuj estas fratoj.)
manifestita pere de la servo al aliuloj (Mt.23, 11 Sed la pli granda el vi
estos via servanto).
Pri
la karakterizaĵoj de la kristano en la socia medio parolas al ni la
teksto famekonata kiel “Letero al Diogneto”(LaD - II jarcento P.K),
kiu entenas respondojn al demandoj kiujn la pagana medio starigis ekde la
naskiĝo de la Kristanismo. En historia situacio kiu jam montras la unuajn
persekutojn kontraŭ la komunumo mem, la (nekonata) verkisto montras la
novaĵon de Kristo rilate la paganismon al kiu li kontestas eksteran
kulton kiu direktiĝas al idoloj manfaritaj de la homo mem (LaD II, 3
Ĉu tiuj (idoloj) ne (estas) el difektebla materio?....), kaj al judaismo,
kiu, kontraŭe, antaŭmetas la absurdaĵon de religio kiu ofertas
al Dio kion Li mem donacis al la homo (LaD III, 4 “Kiu kreis la ĉielon
kaj la teron kaj ĉion kion ili entenas” kaj kiu donacas al ni ĉiuj
kion ni bezonas ne bezonas mem tiujn ĉi bonaĵojn. Li mem ilin
provizas al ĉiuj kiuj opinias ilin oferdoni al Li). Enestas do, en la
evidanteco de la faktoj la veron
de la mesaĝo de Jesuo (LaD VIII, 7 Dio sinjoro kaj kreinto de la universo
kiu faris ĉiujn aĵojn kaj ilin ordigis, ne nur Li sin montris kiel
amiko de la homaro, sed eĉ Li estis malavara) La kristanoj ne bezonas
eksterajn signojn por esti konataj (LaD IV, 4 Ĉu ne mokindas fieri pri
korpa difekto, kiel se oni estu aparte amata de Dio?) sed, prefere ili vivas
je eksterordinara maniero (sankta) la ĉiutagaĵon (profanan) (LaD V,
4 konformiĝante al la lokaj kutimoj pri vestaĵoj, manĝaĵoj
kaj en la aliaj aferoj ili atestas mirindan socian vivmanieron kiu estas
sendube paradoksa.) Pro tiu ilia sinteno (LaD V, 11 Ili amas ĉiujn kaj de
ĉiuj ili estas persekutitaj.) la kristanoj fariĝas videblaj (LaD VI,
3 la kristanojn oni vidas en la mondo, sed ilia religio estas nevidebla.) kaj
pro tiu amo al la aliulo ili fariĝas similaj al Dio (LaD X, 6; kiu
donante kion li ricevis de Dio estas kiel Dio por tiuj al kiuj li bonfaris,...);
ĝuste kiel, pri la eklezio, skribis antaŭ sia forpaso la pastro M.J.
Metzger (1887-1944) (“La esenco ne estas ĝia videbleco sed, prefere la
aparteno (nevidebla) al ĝi pere de la Fido kaj de la karitato” el la
itala verko – La mia vita per la Pace. Lettere dalle prigioni naziste con
mani legate – Ed. San Paolo 2008).
Pro
tio la kristano ne nepre deziras praktiki la ŝajnon (Mk. 2,18 Kaj oni
venis, kaj diris al li: Kial fastas la disĉiploj de Johano kaj de la
Fariseoj, sed viaj ne fastas? ) sed prefere li engaĝiĝas por siaj
kunuloj (Jes. 58, 6 Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros
la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la
prematojn, disbatos ĉian jugon?).
Ĉar
la rilato kun Jesuo estas tiu de la invititoj al nupto Mk.2,19 Jesuo diris al
ili: Ĉu la filoj de la edziĝejo povas fasti, dum la fianĉo
estas kun ili?) la malnovaj ritaĵoj ne povas aparteni al Lia mesaĝo
kaj, do, necesas eviti la tenton ligi la novaĵon al la tradicio (Mk. 2,
21Neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston; alie la
nova plenigaĵo ion forprenas de la malnova ŝtofo, kaj pli malbona
ŝiraĵo fariĝas.), ĉiam rememorante ke Kristo venis alporti
la liberigon de la leĝo (Mk.2, 28 Tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.).
La
religia institucio perdis ĉiujn okazojn alporti bonajn fruktojn al la
homaro (Mk.11,13.... li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj
veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj.), nun, do, estas tempo eliri
el ĝia influsfero (Mk.11,14 Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por
ĉiam manĝu frukton el vi.), ĉar ĝi nur kondukis la homojn
tute subigi al ritaĵoj (Mk. 11, 15 Kaj enirinte en la templon, li
komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo ...) kiuj
nenion komunan havas kun la rilato al la Patro (Mk. 11,17 “Ĉu ne estas
skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed
vi faris ĝin kaverno de rabistoj!”). Estas nun nia tasko kiel Liaj
filoj fari saĝajn elektojn pri sendependeco kaj amo kiuj kapablu ŝanĝi
la aferojn de tiu ĉi nia mondo (Mk. 11,23
Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita
kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos
tio, kion li diras, tiu ĝin havos.).
Por PLIGRANDIGI LA FOTOJN MUSKLAKU SUR ILI
![]() |
![]() |
![]() |