DANĜERAJ VERSIKLOJ
“Ankaŭ mi vin ne kondamnas”
El la enkonduko de la libro
Ĉiam pli ofte en la socio kaj en la Eklezio estas utiligataj esprimoj kiaj ne negoceblaj valoroj… nula toleremo… purige forbalai, esprimoj kiuj apartenas al la regostrukturoj kiuj defendas sin mem, sed kiuj estas fremdaj al la mesaĝo de la bona novaĵo kiun la kredantoj havas la sindevigon travivi kaj anoncadi.
Ĉiu regopovo, kiam ĝi sin sentas minacata, konstruas defendobarilojn, referencas al la ordo, al la disciplino kaj al la obeado. Sed la Eklezio, kiu neniel devas simili al la ekzistantaj povostrukturoj, neniel kaj neniam povas imiti la lingvaĵon kaj la metodojn de la socio.
Pri tio Jesuo estis tre klara kaj ankaŭ severa, kaj al la disĉiploj, puŝitaj de la ambicio kaj de la vantemo, li diris: “Vi scias ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili”, kaj, post ĉi tiu aserto, certe ne flata por la regantoj, li admonis siajn disĉiplojn neniel imiti la regantojn: “Ne tiel estos inter vi, sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto, kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto” (Mt 20,25-27).
La Regno de Dio, kiun Jesuo venis anonci kaj inaŭguri, postulas flanke de tiuj kiuj aliĝas al ĝi radikalan ŝanĝon de la ekzistantaj valoroj de la socio. Jesuo petas anstataŭigi la fortorilatojn per la amrilatoj, la regajn per la servistaj, la profitodonajn per la grandanimaj. Kaj tio ne povas esti pia teorio, sed konstanta praktiko, ŝanĝo kiu ne povas esti vortumita per doktrino, sed kiu devas esti videbla kiel karakterizo kutima kaj rekonebla de ĝiaj adeptoj.
Se veras ke la civila socio bezonas leĝojn kun devigoj, malpermesoj, kaj sankcioj kontraŭ la malobservantoj, en la kristana komunumo la kondutaj kodoj estas aliaj. Kiel oni povas akordigi la “nulan toleremon” kun la “pardoni sepdek fojojn sep”? (Mt 18,22), la punon kun la amo al malamiko, la senindulgan defendon de utopiaj doktrinoj kun la konkreta bono de la homo?
Kun Jesuo ne plu estas iu leĝo, eĉ se dia, kiu reguligas la rilatojn inter la personoj, sed la amo. La vero de lia mesaĝo ne povas iel ajn esti kondiĉata de okazaj situacioj. Neniu urĝa bezono rajtigas mildigi la bonan novaĵon de Jesuo. Tion fari signifas lin perfidi. Kaj perfidi la mesaĝon de Jesuo samas al perfido de si mem.
La amo, la ununura sinteno kiun Jesuo petis de la siaj igi konata en konkreta maniero, neniam povas malesti en la komunumo kiu referencas al lia nomo. Se tiuj kiuj en la socio opinias sin marĝenigataj kaj malestimataj, ne trovas en la kristana komunumo akcepton kiu flankenlasas iliajn kulpojn, sed nur prijuĝojn kaj kondamnojn, tiuj perdas ĉiun esperon.
Kiam la komunumo de la sekvantoj de Jesuo ne kapablas proponi kompatan rigardon kiu esprimu pardonon, kompatan ĉirkaŭbrakon kiu ne konsideru la kulpojn, tio signifas ke la salo perdis sian guston kaj “al nenio alia ĝi utilas krom esti forĵetata kaj piedtretata de la personoj” (Mt 5,13). La severaj vortoj de Kristo estas klaraj: se tiuj kiuj emas lin sekvi ne kapablas atesti amon, tenerecon kaj kompaton, ili utilas al nenio kaj indas je la malestimo de la socio kiu de ili atendadis novan vivigan limfon. La juĝo, la akuzo,la riproĉo, la puno, la flankenmeto, la malestimo, ĉio tio troviĝas eĉ troe en la socio, kaj Jesuo ne venis por plipezigi per pliaj leĝoj jam ne elteneblajn sitaciojn, sed li estas la manifestiĝo de tiu amo kiu “ne rompos jam fendetitan kanon, ne estingos jam senvivecan flamon” (Mt 12,20; Jes 42,3).
Jesuo proponas alian vizaĝon de Dio kiu, se akceptita, naskas novan vivmanieron. La Patro de Jesuo estas iu Sinjoro kiu punas neniun, sed al ĉiuj li proponas senkondiĉan amon, pli grandan ol tiu de patrino por ŝia filo (“Ĉu virino forgesas pri sia infano, tiel ke ŝi ne kortuŝiĝas pro la filo en sia sino? Ankaŭ se tiuj forgesus, mi male neniam vin forgesos” Jes 49,15). La amo de Dio ne cedas eĉ antaŭ la evidenteco, ne retroiras antaŭ la perfido kaj la peko, sed ĝi kapablas estigi vivon tie ke ĝi ne estas. Tiun sian amon la Sinjoro klopodis alvenigi al la homoj pere de la voĉo de la profetoj, sed evidente ĝi estis mesaĝo kiu restis nekomprenata kaj ne aŭskultata.
Poste, kun Jesuo, tiu amo trovis sian plej altan esprimon kaj manifestiĝon, sed strange ĝi estis kialo de skandalo ekde ĝia unua apero. Ne nur la samtempuloj de Jesuo indigniĝis pro lia sinteno al la pekantoj, sed ankaŭ la unuaj kristanaj komunumoj penadis akcepti kaj praktiki la instruojn de Kristo, ne sekvatajn, mildigatajn kaj eĉ cenzuratajn.
Kiel eblis ĉio tio?
La respondo devas eble esti serĉata en la tento de la regado kiu, nete malakceptata de Jesuo, estis ofte akceptata de liaj sekvantoj.
La amo utilas por servi, ne por ordoni. Por superregi kaj ordoni la amo iĝas balasto. Por submeti la homojn necesas encerbigi timon, kaj la timo de Dio, de lia puno, estas la plej efika. Sed neniu formo de amo eblas tie kie ekzistas la timo (1 Jo 4,18).
La Dio kiu timigas, kiu juĝas, kondamnas kaj punas, estas la diaĵo trudata de ĉiu religia institucio kiu pretendas havi absolutan regon por submeti la homojn al ĝiaj ordonoj.
La Patro kiu liberigas je ĉiu timo, kiu ne juĝas, ne kondamnas, sed al ĉiuj senkondiĉe proponas sian amon, estas la bona novaĵo kiun Jesuo revelaciis al la homaro por ĝin feliĉigi.
En tiu ĉi libro, sekvante la linion de la evangelio de Luko, la prikantanto de la Dia mizerikordo, difinita de Dante la “scriba mansuetudinis Christi” (“skribisto de la mildeco de Kristo”) (Monarchia, I), oni klopodos malkovri la senfinan riĉecon de la Dia amo por la homaro, amo kiu devas esti urĝe rekaptata de iu Eklezio kiu ne povas forlasi la ununuran mision al kiu Kristo ĝin destinis, tiun de videbla atesto de senkondiĉa amo de Dio por ĉiu kreitaĵo.
Centro pri Biblia Studado "G. VANNUCCI"
Por la Ordeno de Servistoj de Maria realigo de Centro pri Biblia Studado signifas novan sperton: ĝi sin proponas kiel altkvalita Studejo je dispono de ĉiuj interesatoj al pli profunda ekzamenado de la Sanktaj Skriboj.
Centro pri Bibliaj Studoj ekestis el sperto de plurjara laboro en la biblia kampo fare de la bibliistoj Alberto Maggi kaj Ricardo Pérez Márquez en la regiono Romagna [Romanja].
Sekve de plurjara aktivado – diversloke, kaj en Italie kaj eksterlande – per bibliaj rentontiĝoj je episkopa nivelo, ili sukcesis konsciiĝi pri la grandaj malsato kaj soifo je la Parolo de Dio, nun ĉeestantaj Eklezie kaj samtempe pri la manko de ejoj konvenaj por plenumi tiun kreskadantan bezonon de lokoj kaj personoj emaj al studado kaj diskonigado de la Sanktaj Skriboj.
Al geamikoj kaj membroj de nia Centro pri Bibliaj Studoj
Ni sendas al vi la aktivadan kalendaron de nia Centro ĝis la monato septembro 2009ª (en nia retpaĝo vi povos trovi la liston, ĉiam ĝisdatigitan de la renkontiĝoj kun detaloj pri ili).
En la monato oktobro rekomenciĝos la monataj renkontiĝoj pri la Evangelio laŭ Sankta Johano, tiuj rendevuoj ĝuas ĉiam pli kreskantan ĉeeston de homoj. Ĝuste por faciligi pli bonan enmeton en nian grupon de kiuj lastatempe aldoniĝis al ĝi, la tritaga biblia renkontiĝo de la 24ª ĝis la 26ª de oktobro estos adresita al la “novuloj”, kaj temos pri: Enkonduko al legado de la Evangelioj, kun indikoj pri literaturaj metodoj uzitaj de la evangeliistoj por ekspliki la mesaĝon de Jesuo, pri ilia dirmanieroj kaj ilia teologio.
La aktiveco de nia Centro estas celo de zorga intereso flanke de multaj membroj de la eklezia medio, de laikaj grupoj ĝis la monaĥoj, de misiistaj movadoj ĝis la klostraj monaĥinoj, tio estas signo de kreskanta deziro ekkoni kaj pli bone kompreni la bonan novaĵon de Jesuo. En epoko kiam ŝajnas venki, kaj en la eklezio kaj en nia nacio, la nostalgiaj puŝoj al la pasinteco, la kredantoj, fakte, sentas pli ol iam antaŭe la bezonon konstrui sian fidon surbaze de la firmeco je la Vorto de Dio, tiu vorto pri “eterna vivo” (Joh, 6,68), kiu ne estas submetita al la ŝanĝigemaj alternadoj de la homaj doktrinoj (vd. Ef. 4, 14).
Tiu estas la engaĝiĝo kiun pere de la kunlaboro de la membroj kaj de la geamikoj de nia Centro, ni strebas antaŭenigi por atualigi pli ol iam la instruojn de la Dua Vatikana Koncilio: “La sankta Koncilio kuraĝigas la gefilojn de la Eklezio kiuj sin dediĉas al bibliaj studoj por ke ili daŭrigu la plenumon de la laboro feliĉe iniciatita, pere de ĉiam renovigitaj fortoj per ĉiu sindediĉo laŭ la sento de la eklezio mem” (Dei Verbum, VI,23).
Atendante povi gastigi vin en nia Centro ĉiam pli komfortigita kaj funkcia, (ĉijare oni tie instalis sunpanelojn kaj renovigis multajn ĉambrojn), ni salutas Vin.
Frato Alberto, Frato Rikardo, Frato Paŭlo.










